Antaŭ ne longe, mi aĉetis tekkomputilon (Asus A6VM serion) kaj decidis renkontiĝi kun la Vikipedio:WiFi.
En la tekkomputilon, mi instalis FedoraCore? 5, cele al provo de tiu mastruma sistemo. Efektive ĝis nun mi principe uzis debianon kiel mastruma sistemo en mia servilo. Mi agrable remalkovris la ilon Yum, kiun oni povas priskribi kiel Pythona kaj RMP-a versio de Apt-get. Oni povas ankaŭ konstati elrigarde el debiana vojaro, ke vojoj de FedoraCore? malsimilas al tiuj de debiano. Ekzemple : debiana /etc/network/interfaces estas /etc/sysconfig/network-script/ifcfg-eth0. Mi ne montros ĉiujn malsimilecojn troveblajn.
Mi do aĉetis PCI-an cirkvitkarton por ebligi la servilon partigi la retan atingopermeson al la tekkomputilo. Pro linuksa kongrueco mi aĉetis en http://materiel.net MSI PC54G2 cirkvikarton, kiu enhavas Ralink blaton. Mia cirkvikarto ja rekoniĝas, videble per lspci :
# lspci |grep Ralink 0000:00:08.0 Network controller: RaLink Ralink RT2500 802.11 Cardbus Reference Card (rev 01)
La _libera_ pelilo por funkciigi tiun karton estas rt2500 (kiun debiano etch enhavas). Mi faris tiel :
# aptitude install rt2500-source .... # module-assistant prepare # module-assistant auto-install rt2500 # modprobe rt2500
Notu ke tio, supre skribita, ne funkcios se vi volas instali rt2500 en Sarĝan version : efektive la kerno de sarĝo estas tro malfreŝdata por tiu pelilo.
Kompreneble, vi antaŭinstalu module-assistant kaj linux-header de la kerno uzata :
# aptitude install linux-kernel-headers
Tiu maniero instali plejfoje tuje funkcios, tamen ne forgesu uzi la saman kompililon (vershajne gcc-4.0 en etch), kiu uziĝis por kompili la kernon. Por havi pluajn detalojn, legu pri kernaj aferoj au iru per IRC en #kernel au en iun ajn kanalon rilatan al kerno.
Tiam, kiam pelilon instalitan, oni normale eblas montri la interfacojn rilatajn al WiFi dank'al la komando iwconfig (Wifia versio de ifconfig).
# aptitude install wireless-utils
# iwconfig
lo no wireless extensions.
eth0 no wireless extensions.
eth1 no wireless extensions.
sit0 no wireless extensions.
ppp0 no wireless extensions.
eth2 RT2500 Wireless ESSID:"poudlard.org" Nickname:"lupin"
Mode:Ad-Hoc Frequency=2.437 GHz Cell: 12:F9:7B:07:15:B3
Bit Rate=11 Mb/s Tx-Power=-1
RTS thr=2312 B Fragment thr=2312 B
Encryption key:xxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxx Security mode:restricted
Link Quality=62/100 Signal level=-64 dBm Noise level:-212 dBm
Rx invalid nwid:0 Rx invalid crypt:0 Rx invalid frag:0
Tx excessive retries:0 Invalid misc:0 Missed beacon:0
Por agordi vian karton, vi rajtas uzi la GUI-on aldonitan kun la pelilo. Vi trovos ĝin kutime en /usr/bin/RaConfig2500. La plejfoje tiu GUI sufiĉos. Tamen, lerni agordajn lin-komandojn ne malsanigos vin. Do ni vidu pri kelkaj komandoj utilaj. .